Urboj por Vivo
Aspekto
Urboj por Vivo estas tutmonda iniciato kunlabora por marki proteston kontraŭ la mortopuno. La memortago okazas ĉiujare la 30-an de novembro. La okazaĵo markas la unuan registritan forigon de la mortopuno, fare de Leopoldo la 2-a, Duko de Toskanio la 30-an de novembro 1786.
En 2009, ĉirkaŭ 60 ĉefurboj kaj pli ol 1 200 urboj kaj municipoj ĉirkaŭ la mondo partoprenis en la projekto. En 2014 partoprenis 1800 urboj el 90 landoj [1].
En 2005, la urboj ankaŭ partoprenis en la konferenco "Afriko por Vivo" pri mortopuno en Afriko kie 14 ministroj pri justico el afrikaj landoj kunvenis en Toskanio, Italio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tutmonda Koalicio Kontraŭ la Morta Puno
- Komunumo de Sant'Egidio
- Monda Tago Kontraŭ la Morta Puno
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ne al mortopuno, en la retejo de la Komunumo de Sant'Egidio.